Most of a transcript of Evildea's youtube video "The Accusative Case | La Akuzativo"
Saluton ĉiuj, jen Evilea, via dio. Hodiaŭ mi volas paroli al vi pri la akuzativo. Jes, mi scias ke ĝi estas hontinda afero, kaj malofte diskutata en pubikaj spacoj sed mi faros ĝin. Kaj por tiuj homoj kiuj eble vidos akuzativajn erarojn en mia prelego, ne mortigu min, mi simple estas homo kaj kompreneble kelkfoje mi forgesas ĝin. Mi estas denaska angla parolanto do kompreneble mi forgesos ĝin. Eble mi jam forgesis ĝin! Eeeeek!
Ankaŭ por tiuj homoj kiuj skribas multajn afablajn komentojn en la jutuba komentejo kaj en fajsbuka afiŝoj rilata al miaj filmoj, dankegon al vi. Vi tute ne povas kompreni kiom multe viaj komentoj tuŝas min ĉi tie.... fakte ĉi tie, ne ĉi tie, sed ĉi tie. Do dankegon al vi. Nun, mia prelego.... dum la jaroj kiam mi estas Esperantisto, kompreneble multfojojn mi vidis homojn kiuj havas plendojn rilata al la akuztivo. Kutime ili iras tiel: "Ah, fiku la akuzativo! Ĝi estas terura afero. Kial Zamenhoff elektis uzi ĝin! Ĝi kaŭzas sufero en la tria mondo." Mi komprenas, mi vere komprenas. Kiam mi unue lernis la lingvon, ankaŭ mi havis multajn problemojn rilata al la akuzativo. Sed mi pene ellernis la lingvon, kaj nun ĝi ne estas tiel terura afero por mi. Eble kelkfoje mi ankoraŭ forgesas ĝin. Sed ĉi tiu prelego ne estas por vi. Ĝi estas por tiuj Esperantistoj kiu simple staras tiel kaj diras "Mi ne ŝatas la akuzativon. Ĝi estas terura." aŭ fakte diras "Mi ne ŝatas la akuzativo." aŭ "Mi ne ŝatas na akuzativo."
Na?
Ĝi estas la sama kiel la akuzativo. Vi simple movis la lokon de la no. Mi ne komprenas. Ĝi ne faciligas la lingvon, ĉu ne? Sed ankaŭ mi volas diri ke la akuzativo estas kerna parto de la lingvo, ĝi estis en la unua libro, kaj verŝajne ĝi estos en la fina libro, kiun mi esperas ke neniam ekzistos. Sed ĝi estos ĉiam el la lingvo, vi ne povas ŝanĝi tion. Kompreneble vi povas elekti ne uzi la akuzativon, sed vi simple aspektos kvazaŭ ne bona parolanto de la lingvo. Tio ne ŝanĝos la lingvon, kaj ĝi ne ŝanĝos ĝin ĉar Esperanto estas vivanta lingvo. Vi devus konvinki ĉiujn Esperantistojn de la tuta mondo ke la akuzativo estas nebezonata, ĝi estas neutila. Kaj tio, kompreneble, neniam okazos. Do, lernu ĝin kaj poste decidu pri tiu kiun vi volas fari. Se vi decidos forlasi la lingvon mi komprenas tion, sed mi simple ...
Se oni trovas la transskribon utilan, mi povas afiŝi la cetera parto.