En la Filipinoj, la homoj ĝenerale estas helpemaj kaj afablaj, kaj ili ne hezitas helpi unu al la alia, kaj amas societumi vive. Tamen ili ne necese estus afablaj, kiam estas dubo. (They may be not nice, if they have doubts?)
1) La eksterlandanoj ne devus rapide ofendi la filipinanojn kaj ilian landon, ĉar ili havas la fieron pri sia vivo kaj lando (Pinoy pride). La filipinanoj serioziĝas pro insultoj, kio kaŭzas honton kaj perdigas valoron.
2) Oni ne malrespektu la maljunulojn, ĉar ili estas en la pinto hierarkie kaj estas la plej aŭtoritataj.
3) Oni ne alparolu iun, kiu estas pli maljuna ol oni, kiel antaŭnomo familihierarkie, sed aldiru kiel tagaloge
"kuya" - pli maljuna frato / juna sinjoro
"ate" - pli maljuna fratino / juna sinjorino
"tito" - onklo / sinjoro
"tita" - onklino / sinjorino
"lolo" - avo / maljunulo
"lola" - avino / maljunulino
4) Oni ne montru tro da grandvaloraĵoj en la publiko, ĉar multaj filipinanoj estas malriĉaj kaj ili enviiĝas, ke ili ne hezitas rapide poŝoŝteli.
5) Oni ne ofendiĝu facile. La filipinanoj amas multe ŝerci por amuzi sin mem kvankam aliaj ŝercoj estas ofendaj por aliaj eksterlandanoj. Do oni povus ŝerci pri si mem por plezuro. La socia kunveno ne necese devas esti serioza.
6) Oni ne donu al la almozuloj monon, alie ili demandas al siaj amikoj pri oni kaj ili demandadas po multe da mono. Tio estas preni tro da avantaĝoj.
Mi kredas, ke la vivo en la Filipinoj estas simpla kaj oni ne zorgu, kiam oni vizitas ĉi tiun belegan landon kun proksimune 7,000 insuloj. Se oni havas bonegajn manierojn, la filipinanoj ne hezitas bonveni kun la grandegaj ridetoj. La plej bona afero estas, ke ili amas paroli kun eksterlandanoj, rapide invitas por manĝi kune kaj kanti kun la videkaraokemaŝino.
Tiu estas la reguloj pri tio, kion la eksterlandanoj NE faru en la Filipinoj. La filipina gastamo valoregas kaj ĉiu ne forgesos la bonegan paradizon!
^^
Bonvolu demandi al mi, se vi havas aliajn por aldoni pri mia skribo.