Search from various English teachers...
United States flagEmma
saluton miaj amikoj Hodiaŭ mi decidis, ke mi skribos en Esperanto. Mi ankoraŭ ne sentas min preta por paroli, sed mi povas preni mian tempon kiam mi skribas. Mi baldaŭ finos legi la libron "Gerda malaperis!" Mi tre ŝatas ĝin, sed mi ne komprenas ĉiun vorton. Mi ankaŭ uzas Lernu kaj Anki por fari memorigan karton. Mi finis Duolingo, sed mi ne tre ŝatas ĝin, ĉar ĝi ne estas interesa. Mi preferas mallongajn rakontojn. Mi ankoraŭ havas problemojn kun la akuzativo. Krom mia studado de Esperanto, mi studas matematikon en la universitato. Matematiko estas tre tre interesa por mi. Mi donos mallongan prezenton lunde. Dankon por legi!

Corrections · 7

0

» Mi ankoraŭ havas problemojn kun la akuzativo.

Oni uzas kaj „problemo kun io“, kaj „problemo pri io“. Mi havas la impreson, ke „problemo pri“ estas pli ofta kaj pli logika kunmeto, kiun mi, sevke, konsilas ankaŭ al vi.

» Dankon por legi!

Simile, oni ja diras „dankon por io“, sed pli ofte oni diras „dankon pro“. Ne temas pri eraro tamen.

Ankaŭ „preni mian tempon“ estas komprenebla, sed eble ĉar mi imagas la anglan originalon. Mi ne certas, kiom internacia estas tiu frazo. La alternativo povus esti, ekz., „mi povas pensi kiom ajn longe“.


0
Dankon, Emma, kaj pardonu min. Mi ne rekonis vin.
0
Don, dankon! Jes, mi volis diri "Mi ankoraŭ havas problemojn kun la akuzativo." Ankaŭ mi havas problemojn kun prepozicioj. :) Dankon Tomaso, jes mi konas vian kanalon. Mi ŝategas ĝin, fakte, mi lastatempe abonis al vi ĉe Patreon!
0
Tomaso tre pravas pri sia komento ke oni neniam sentas sin preta. Mi ne sentas min preta por korektado, sed mi volas engaĝiĝi en la konversacio.
0
Mi ne taksas min sufiĉe lerta por korekti tutajn alineojn, sed mi povas komenti pri eraroj mi rekonas. Mi pensas ke vi volis diri "Mi ankoraŭ havas probemojn kun la akuzativo." Oni povas diri "Mi estos donanta prezenton" aŭ "Mi donos prezenton" sed ne "Mi estos doni prezenton". Ne estas normala, ĉiukaze. Mi legis "Gerda malaperis!" eble antaŭ du aŭ tri jaroj, kaj mi ankoraŭ havas ĝin, do eble mi povus klarigi ion por vi.

Want to progress faster?

Join this learning community and try out free exercises!

Don’t miss out on the opportunity to learn a language from the comfort of your own home. Browse our selection of experienced language tutors and enroll in your first lesson now!

Start Learning Today