Search from various English teachers...
Canada flagDon McIntosh
Proponatan retmesaĝon Mi estas Esperanta lernanto de Otavo en Kanado. Mia denaska lingvo estas la angla. Por prepari min iĝi nevo en la Ekparolu programo, mi aŭskultis la videon de Katalin Kováts kaj transskribis la tutan. Mi ne pensis ke mi povus nur aŭskulti kaj tuj kompreni. Efektive, laŭ mi, povus esti ke aliaj lernantoj, nome lernantoj kiu estas nur ĉe la A1 nivelo kaj havas nur tricent vortojn ne povos kompreni. Same koncerne la instruoj. Eble tio estos baro. Mi ŝatus afiŝi la transskribo en itali.com por ke iu kontrolu ĝin, sed mi ne volus afiŝi transskribojn aŭ tradukojn senpermese ĉar eble vi bezonas unu aŭ du baroj dum vi plirapidiĝas. Kion vi pensas? Ĉu mi antaŭeniru? Bonvolu diri al mi aparte ĉu estas bona ideo nur afiŝi la transskribon kaj ĉu estas bona ideo afiŝi la tradukon. Mi nur afiŝos en italki.com, ĝis poste, sed oni ne povas scii kien la teksto iros se mi afiŝas ĝin.

Corrections · 1

0

Proponatan retmesaĝon

Mi estas Esperanta lernanto de Otavo en Kanado. Mia denaska lingvo estas la angla. Por prepari min iĝi nevo en la Ekparolu programo, mi aŭskultis la videon de Katalin Kováts kaj transskribis la tuton. Mi ne pensis ke mi povus nur aŭskulti kaj tuj kompreni. Efektive, laŭ mi, povus esti ke aliaj lernantoj, nome lernantoj kiuj estas nur ĉe la A1 nivelo nivelo A1 kaj havas nur tricent vortojn, ne povos kompreni. Same koncerne la instruojn. Eble tio estos baro. 

[„Transskribis la tuton“ aŭ „transskribis la tutan videon“. Atentu, ke „koncerne“ bezonas akuzativon post si: „koncerne viajn zorgojn“, „koncerne la instruojn“ ktp. Nomoj kaj numeroj estas normale metitaj post la klasa vorto: tramo 9, nivelo A1, oficejo 362C; la ordaj numeraloj kontraste plej ofte staras antaŭ la vorto, al kiu ili rilatas: la unua leciono, la tria studjaro]

Mi ŝatus afiŝi la transskribon en [ofte ankaŭ „ĉe“ pri adresoj de paĝaroj] itali.com por ke iu kontrolu ĝin, sed mi ne volus afiŝi transskribojn aŭ tradukojn senpermese ĉar eble vi oni [~ „aliaj eventualaj lernantoj de Ekparolu“] bezonas unu aŭ du barojn dum vi oni plirapidiĝas [kiusence plirapidiĝas? are getting faster? mi ne povas kompreni, kvankam gramatike tio ĝustas]. Kion vi pensas? Ĉu mi antaŭeniru? Bonvolu diri al mi aparte ĉu estas bona ideo nur afiŝi la transskribon kaj ĉu estas bona ideo afiŝi la tradukon. Mi nur afiŝos en italki.com, ĝis poste, sed oni ne povas scii kien la teksto iros se mi afiŝas ĝin.

[Se Ekparolu ne malpermesas publikigon de la transskribo, estas neklare, kial vi zorgu. Mi povas proponi, ke vi publikigu la transskribon ĉi tie en du-tri partoj kaj sen indiki, ke estas parto de certa ekzameno — kvazaŭ temas pri via teksto; oni tamen tiukaze kontrolos nur la tajpitan tekston, ne tion, kiel bone ĝi kongruas kun la diritaĵo en la video. Vi povas poste rapide forigi la tekstojn. Mi ne scias manieron kontroli ĝustecon de la transskribo (kun aŭskultado de la video) kaj de la traduko — teorie vi povus mendi mallongan lecionon ĉe italki tiel ke unu el la ĉi-tieajn instruistoj helpu vin pri via specifa tasko; trovi instruiston eblas ĉe https://www.italki.com/teachers (eble duonhora leciono sufiĉus por fari/kontroli la taskon)]

Want to progress faster?

Join this learning community and try out free exercises!

Don’t miss out on the opportunity to learn a language from the comfort of your own home. Browse our selection of experienced language tutors and enroll in your first lesson now!

Start Learning Today