Interesaj ideoj
Unufoje mi aŭdis frazon: “El farado la ideo elvenas” (It’s in the doing that the idea comes). Mi multfoje vidis, ke ĉi tiu frazo estas vera. Krome, el farado ne nur ideo elvenas, sed ankaŭ vi povas trovi novajn ideojn, kiuj jam ekzistas.
Ekzemple, mi havis blogon kaj unufoje provis skribi artikolon. Kiam mi serĉis informon pri urboj de estonteco, mi trovis tre interesajn ideojn pri la estonteco de homa civilizacio: la Projekto Venuso – The Venus Project. Ĝi influis mian pensmanieron. La estontisto Jacque Fresco (Ĵak Fresko) desegnis, kiel mondo de la estonteco povus esti. Li demandis sin: kiel ĉesigi la militojn, kiel forigi la malriĉecon, kiel la homaro povi atingi sian plenan potencialon? Li havas solvojn por ĉi tiuj demandoj. Nun Ĵak Fresko havas cent (100!) jarojn kaj ankoraŭ kunvenas kun homoj, interesiĝas pri projekto. Ili interparolas kaj diskutas.