Search from various English teachers...
Canada flagDon McIntosh
Malfacilaĵoj Kun "Ig" Kaj "Iĝ" "Ig" kaj "Iĝ" estas koncepton ke oni prezentas tiel simple en bazaj nivelaj kursoj. Iuj verboj estas transitivaj, aliaj estas netransitivaj. Por igi netransitivan verbon transitivan, uzu "ig" kaj por igi transitivan verbon netransitivan, uzu "iĝ". Sed vi trovos jamajn transitivajn verbojn kun "ig" sufikso, kaj jam netransitiva verbo kun "iĝ" sufikso. Mi konfuziĝis kiam mi trovis la frazon, "Ĉiu vestigu tuj siajn katojn" en la libro "Being Colloquial in Esperanto". Alia ekzemplo estas, "Farigu vian hejmtaskon". Vesti kaj fari estas jam transitiva, do kial la "ig" sufikso okazas? Ĉar mi konfuziĝis, mi demandis pri ĝi al instruisto. Laŭŝajne Esperantistoj uzas tiajn konstruktojn por emfazo. Tio ĝenis min ĝis mi konsciiĝis ke ni faras tion en la angla, ankaŭ. "Farigu vian hejmtaskon" signifas "Get you homework done". La gepatroj atendas ke la infano nek kontaktos firmaojn por fari hejmtasko nek subskribos kontraktojn, sed ili uzas la esprimo ĉiukaze. La malo ankaŭ okazas. Oni eble uzus la frazon "Infero frostiĝos antaŭ ol mi iros tien." Frosti estas jam netransitiva, sed uzado de la "iĝ" sufikso acentas ke la frostado okazus hazarde. La frazo signifas "Hell will freeze over before I go there." Mi demandas min ĉu Zamanhof intencis tion kaj ankaŭ demandas min ĉu ĉiu lingvo emas fariĝi pli komplika. Efektive, homoj ŝatas uzi ilin en novaj kaj mirindaj manieroj.

Corrections · 7

0
Mi agnoskas ke la sufikso "ig" ne kreas emfazon, almenaŭ ne kutime kaj nepre ne nur per si mem. Mi eraris kiam mi implicis tion. Sed se "Farigu vian hejmtaskon" ne signifas "Get your homework done." kaj "Ĉiu vestigu tuj siajn katojn." ne signifas "Everyone immediately get your cats dressed." kio signifas "Tondigu vian hararon" kaj "Ĉiu tondigu tuj siajn harojn."? Notu ke ĉiuj el fari, vesti kaj tondi estas jam transitiva sen al aldono de la "ig" sufikso.
0
Lucas, regrettably I need to let you know that your advice here is simply wrong. "Farigi" is a real word in Esperanto, with a clear meaning, in actual use in the literature. On the other hand, "faritigi" (or igi farita) is not. I challenge you to find more than a stray reference to these two forms anywhere in the literature. Your comment on "ruĝi/ruĝigi" is also wrong. You might be thinking of "kolori/kolorigi" but even there there's a difference between the two. I am concerned that your response will generate more confusion than clarity.
0
Lucas, Mi bedaŭras devi diri al vi, ke viaj konsiloj tie ĉi estas eraraj. "Farigi" ja estas vera vorto en Esperanto kun klara signifo, efektive uzata en la literaturo. Aliflanke "faritigi" ne estas. Efektive, mi defias al vi trovi du ekzemplojn en la literaturo kun participa "it" plus "ig" (-igita) aŭ tri de "igi X-on Y-ita." Krome, pri ruĝi/ruĝigi, mi pensas ke eble vi pensas pri kolori/kolorigi - ĉar ne eblas "ruĝi ion" sed ja estas diferenco inter "kolori tomaton" kaj "kolorigi" tomaton. Mi timas ke via misa respondo pli konfuzos aŭ klarigos.
0
Saluton. Unue por "iĝ", mi dirus ke frosti = esti frosta (to be frosty) kaj frostiĝi = iĝi frosta (to become frosty), do ili estas malsamaj. Pri "ig" estas pli komplike. Manĝi estas tranzitiva sed vi konsentos ke ne estas problemo aldoni ig al ĝi: A manĝigas B-n = A makes B eat. A manĝigas al B C-n = A makes B eat C. Tamen "Farigu vian hejmtaskon" estas stranga frazo. Mi dirus por "Have your homework done" "Faritigu vian hejmtaskon", aŭ pli nature "igu vian hejmtaskon farita". Pri bonaj aŭtoroj, ĉefe en poezio, multaj kreas tranzitivajn verbojn per anstataŭigo de la a de adjektivo al i. Ili do povas diri "la suno ruĝas la tomatojn" anstataŭ "ruĝigas". Estas malbona gramatika kutimo sed tiuj kiuj plej bone regas la lingvon de tempo al tempo uzas tion por beligi frazon...
0
Mi respondis en la angla antaŭe ĉefe ĉar mi vere ne parolis al vi. Mi pensas pri la personoj kiuj lernas kaj serĉas konsilon. Kiun ili kredu? Kion ili kredu? Nun, mi respondas pli detale al viaj demandoj. Mi ankoraŭ dubas ĉu "Farigu vian hejmtaskon" estas bona frazo de bona aŭtoro - kaj mi ne volas komenti pri tio sen pli da kuntekto. Ja veras ke "farigi" estas uzata vorto, sed la signifo estas "to have something made" aŭ "to make someone do something." Tute *ne* temas pri "emfazo." Mi vere volas riproĉi vian intruiston pro tiu respondo! Pri "vestigi katojn" - tiu certe signifas "to cause cats to dress (themselves)" - kaj tiel Jordan tradukis ĝin per "to clothe cats" kaj ne "to dress cats." Vi skribis >>Ankaŭ mia precipe celo estis rimarkigi ke iufoje la "ig" sufikso estas aldonita al jam transitiva verboj kaj la "iĝ" sufikso estas aldonita al jam netransitiva verboj.<< Unue atentu ke "ankaŭ" ne funkcias kie konjukcio. Prefere skribu "krome/cetere." Vi pravas, tamen. - - - - - Ankaŭ can't be used to introduce an additional thought. Use krome or cetere instead. With ankaŭ your sentence means something more like "To point out that sometimes the "ig" suffix is added to transitive verbs and the "iĝ" suffix is added to intransitive verbs was my main goal too."

Want to progress faster?

Join this learning community and try out free exercises!

Don’t miss out on the opportunity to learn a language from the comfort of your own home. Browse our selection of experienced language tutors and enroll in your first lesson now!

Start Learning Today