Search from various English teachers...
Canada flagDon McIntosh
Senpaga Kursoj Havebla sur Interreto Mi trovas ke la senpaga kursoj havebla per interreto ne havas sufiĉe da gramatika detaloj. Ŝajnas ke Esperantistoj ŝatas logi komencantoj, sed ili estas forlasitaj post la baza nivelo. Tamen mi rimarkas ke estas pli da detaloj en la nova lernu.net kurso, kiu estas la plej nova kurso sur interreto, mi pensas, do eble oni rimarkis tion aŭ oni jam plendis pri tio. Se jes, mi dankas ilin.

Corrections · 4

0
Sxajnas al mi je vi jam estas preta por nova nivelo. Vi certe povus plibonigi vian Esperanton, sed mi kutime ne sentas ke homoj je via nivelo vere volas kurson. Vi estas preta por PMEG k.s.. Kompreneble, se iu je via nivelo volus havi kurson, mi povus helpi, sed tio postulas multa da laboro. Cxu vi jam havas instruiston en italki? Mi ne certas cxu mi komprenas vian komenton pri sekreta armilo.
0
Nu, mi faris multajn kursojn: Ana Pana, Ana Renkontas, Jen Nia IJK, Kio Okazas, Duolingo, The Esperanto Teacher, Kurso de Esperanto, SES en 2015, NASK en 2015 kaj 2016, Mi Estas Komencanto kaj Pasporto Al La Tuta Mondo. Ankaŭ mi legis Gerda Malaperis kaj la Eta Princo sed mi sentas ke la plej alta nivela kurso ĝis nun estis la nova kurso sur la 2016 jara versio de lernu kvankam ĝi prezentiĝas kiel komenca nivela kurso. Mi soifas por pli, kaj mi havas lecionoj sur mia horaron uzanta italki, do eble tio estos mian novan sekretan armilon. Ekzistas multaj bazaj nivelaj kursoj, sed mi timas ke post ilin, oni devas atendi ĝis oni povas legi la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kvankam por mi, eble tio okazos baldaŭ. Pri via kurso en YouTube, kompreneble ĝi mankas detalojn ĉar ĝi estas enkonduka nivela kurso. Kaj mi havas ekzemplerojn de Step by Step in Esperanto kaj Being Coloquial in Esperanto, sed verdire, mi ne finis eĉ unu sed mi studis duona de la antaŭa.
0
Saluton Don. Efektive, mi ŝatus scii kiajn gramatikajn detalojn vi volus havi? Mi ankaŭ scivolas pri via difino de "baza." Mi ankoraŭ rekomendas "FEC" - la senpaga dek-leciona kurso per la reto. Ĝi ja estas tre baza kurso. Ankaŭ estas bonaj gramatikaj notoj en la kurso de Duolingo, sed multaj personoj maltrafas ilin. Ĉu vi konas mian serion en YouTube "Lernu kun Logano"? Ĉu vi pensas ke mankas detaloj en mia kurso? Ĉi-somere mi instruos en NASK en la post-baza klaso. Ja estas klasoj por post-bazaj lernantoj. Estas cetere multaj malmultekostaj libroj por lerni Esperanton. Konsideru la tempon kiun vi elspezas dum lernado. Ĉu vere estas tiel malbone elspezi 5 aŭ 10 dolarojn por havi bonan libron? Ĝuste nun mi kunlaboras kun meznivela Esperantisto por produkti (estontan) retejon kun meznivelaj tekstoj. Ĝenerale okazas tiel -- novulo lernas Esperanton per baza kurso kaj poste venas al Esperanto-renkontiĝo kaj tie perfektiĝas en la lingvo. Se vi bezonas helpon, kutime sufiĉas nur peti ĝin.
0

Senpagaj Kursoj Haveblaj  sur en la Interreto

Mi trovas ke la senpagaj kursoj haveblaj  per en la interreto ne havas sufiĉe da gramatikaj detaloj. Ŝajnas ke Esperantistoj ŝatas logi komencantojn , sed ili estas forlasitaj post la baza nivelo. Tamen mi rimarkas ke estas pli da detaloj en la nova lernu.net kurso, kiu estas la plej nova kurso sur en la  interreto, mi pensas, do eble oni rimarkis tion aŭ oni jam plendis pri tio. Se jes, mi dankas ilin.

Want to progress faster?

Join this learning community and try out free exercises!

Don’t miss out on the opportunity to learn a language from the comfort of your own home. Browse our selection of experienced language tutors and enroll in your first lesson now!

Start Learning Today