Search from various English teachers...
Posts
ekparolu
kara taglibro,
nu, mi havis mian unuan lecionon ĉe le reto Ekparolu hodiaŭ. Mi pensis ke ĝi estis bona, sed mi scias ke mi devas praktiki plu. mi povas kompreni la plej multo de esperanto, sed me ne povas paroli klare.
kaj ankaŭ mi esperante skribas leteron al koreo.
mi iros al la kurso ĉe stanford morgaŭ :)
kaj mi pensas ke mi trovis laboron.
eble mi skribos pri tio morgaŭ, nun mi devas dormi. ĝis
3
0
mi ankoraŭ vivas
saluton amikoj. kiel vi fartas? mi ĵus diplomitiĝis! mi esperas ke nun mi havos tempon por praktiki esperanton kaj aliajn lingvojn. mi lernas la hispanon kaj la indonezion. mi ankaŭ devas trovi laboron... mi ne estas feliĉa pri tio. kial mi ne povas recevi monon por lerni lingvojn? mdr.
kie mi loĝas multaj homoj parolas la hispanon. kelkfoje mi provis lerni la lingvon sed ne sukcesis, sed tio estis antaŭ mi eklernis esperanton, do mi esperas ke nun esperanto helpos mian studadon de lingvoj. kio vi pensas pri tio?
mi ne uzis jutubon en la lastaj monatoj, ĉar mi estis okupita kaj jutubo ne helpas oni koncentri, sed mankis al mi miaj plej ŝatataj jutubistoj! mi estas feliĉa ke nun mi povas vidi oliver kaj tomaso kaj audi esperanton!
2
1
mi multe eraras
Mi denove partoprenas en la esperanto sumoo por la dua fojo, (la sumoo estas konkurso en kiu oni devas legi ĉiutage, sed oni nur devas konkuri kun si mem) kaj jam en la deka tago mi trovas, ke mia kapablo por kompreni skribitajn kaj eĉ parolitajn vortojn kreskas. Sed, kiam mi tajpas aŭ parolas, mi multe eraras. Kompreneble mi scias ke komencantoj faras erarojn, sed mi tute ne ŝatas fari ilin! Mi eĉ vizitis la retejon ekparolu por ke mi .... ekparolu! Sed la penso ke mi multe eraros kaj ke mi ne povos esprimi miajn pensojn klare, timigas min. Do, mi daŭre legas kaj skribos ĉi tie. Mi esperas ke mia memfido kreskos.
Mi vizitis la foiri sabate. Mi tre ŝatis ĝin. Ĉi tio estas bildo de kato kiu estas farita de legomoj! Mi iomete malĝojas, ke mi ne vidis purpuran ŝafido-frukton. :)
September 19, 2018
2
1
ŝtelita biciklo
Do, mia biciklo estis ŝtelita. :( mi ne scias precize kiam ĉar mi estis eksterurbe por la lasta semajno. Mi nur trovis ĉapelon, kiun la ŝtelisto verŝajne perdis ĉe la ŝtelado. Sed laŭ mi, tio ne estas justa komerco. Mi serĉos craigslist en la okazo ke la ŝtelisto provus vendi ĝin, sed mi ne havas multe da espero... Feliĉe, la biciklo ne estis tre valora, sed ĝi mankos al mi.
1
1
sendependa lernado
Plejparte, se oni lernas Esperanton, oni devas instrui sin mem. Do, se vi nun legas ĉi tion, vi verŝajne estas iom sperta sendependa lernanto. Laŭ mi, ĝi estas tre valora kapablo por havi. Vi rajtas lerni pri ion ajn vi volas, kaj ĉe la rapideco kion vi deziras. Lernado fariĝos tre amuza kaj kontentiga, ĉar ĝi estas unika por la persono.
2
0
Sanfrancisko vojaĝo
Vendrede mi iris al Sanfrancisko kun mia amiko. Necesas ĉirkaŭ du horoj por alveni tie per aŭto. Se vi iam iris al Sanfrancisko, vi scias ke la vetero estas ofte nebula kaj malvarma. Vendredo ne estis escepto. Unue ni iris al la piero. Ni audis multajn nebulkornojn(fog horns?), kiuj estis parto de artekzpozicio. (legu pri tio en la angla ĉi tie: www.fortmason.org/event/bill-fontana-landscape-sculpture-foghorns).
Poste, ni iris al kafejo. Ĉi tiu kafejo estas speciala, ĉar ĝi havas katojn! (En la angla ĝi nomiĝas "cat cafe.") Se vi volas, vi povas ludi kun multajn katojn, aŭ vi povas stari malantaŭ la vitron kaj rigardi ilin. Ni mendis teon kaj rigardis ilin tra la vitro. Estis tre amuza.
Fine, ni iris al la simfonio, kiu estis nian originala kialo por vojaĝi al Sanfrancisko. La simfonio faris "Rhapsody in Blue" far George Gershwin. Estis tre bone.
2
0
saluton miaj amikoj
Hodiaŭ mi decidis, ke mi skribos en Esperanto. Mi ankoraŭ ne sentas min preta por paroli, sed mi povas preni mian tempon kiam mi skribas. Mi baldaŭ finos legi la libron "Gerda malaperis!" Mi tre ŝatas ĝin, sed mi ne komprenas ĉiun vorton. Mi ankaŭ uzas Lernu kaj Anki por fari memorigan karton. Mi finis Duolingo, sed mi ne tre ŝatas ĝin, ĉar ĝi ne estas interesa. Mi preferas mallongajn rakontojn.
Mi ankoraŭ havas problemojn kun la akuzativo.
Krom mia studado de Esperanto, mi studas matematikon en la universitato. Matematiko estas tre tre interesa por mi. Mi donos mallongan prezenton lunde.
Dankon por legi!
7
0
