Search from various English teachers...
United States flagThomas AlexanderProfessional Teacher
"Ekdormi" kontraŭ "Endormiĝi" En antaŭa kajeraĵo (notebook entry) leviĝis demando pri la diferenco inter "endormiĝi" kaj "ekdormi". Laŭ mi vere ne estas granda diferenco. Mi pensas ke grandparte la konfuzo venas pro la diversaj signifoj de "ek-" (komenco de ago, subita ago, mallong-daŭra ago). Efektive, "ekdormi" estas pli ofta en Tekstaro, kaj ne nur en la biblio. La difinoj en PIV ne multe helpas. Laŭ PIV "ekdormi" estas "komenci subite dormi" kaj "endormiĝi" estas "iom post iom fali en dormon" - sed en la praktika uzo, ni vidas multajn ekzemplojn de nesubita ekdormo kaj subita endormiĝo. (Ĉuj ekzemploj estas de diversaj aŭtoroj en Tekstaro.) - Estas tro frue por ellitiĝi kaj tro malfrue por reekdormi. - mi enlitiĝas frue, sed ĉi-foje mi denove ne povas ekdormi. - Mi ne povis ekdormi dum longa tempo pro zumanta kapo. - En la daŭro de pli ol unu horo li vane penis ekdormi. - tuj post tio [ŝi ] endormiĝas; - pro la ekstrema laco, mi tuj terenfalis kaj endormiĝis. - Rapide mi endormiĝas. - ili rapide endormiĝis.

Corrections · 2

0
Ne. Ekdormi kaj endormigxi estas pli malpli sinonmaj. Se estas diferenco, mi povas pli facile imagi endormigxon kiel parton de ekdormado kaj ne inverse.
0
Oni unue enlitigxi, kaj sekve malrapide endormigxi, kaj fine ekdormi, cxu ne?

Want to progress faster?

Join this learning community and try out free exercises!

Don’t miss out on the opportunity to learn a language from the comfort of your own home. Browse our selection of experienced language tutors and enroll in your first lesson now!

Start Learning Today