Search from various English teachers...
France flagPierre Bertrand
L'akvo mistera Ĉe sovaĝa rivereto mi sidas, mia menso kaptata de la flua kaj belsona akvo. Akvo estas kiel la vivo, senĉese ĝi fluadas, ĝi ĉiam fluadas, eĉ kiam ĝi aspektas senmova : kaptante la rigardon en klaran respegulon, ĝi sekrete fuĝas malsupren… Nenio povas haltigi ĝin, baraĵoj nur malrapidigas ĝian fluadon. Akvo estas ambaŭ mola kaj forta, ĝi estas la skulptisto de la tersupraĵo. Ŝajnas ke ĝin mastrumas sia fluejo, sed sian fluejon ĝi mem fosas, pacience ĝi estigas la propran vojon. Rivero fluas de la fonto ĝis la maro, de la komenco ĝis la fino, sed akvo neniam mortiĝas, ĉiam ĝi revenas. Ĝi fluadas tra la ĉielo, tra montoj, tra herbejoj, tra plantoj kaj bestoj, ĝi fluadas tra ni, ĝuste kiel fluadas la vivo. Sidante ĉe la bordo mi pensas pri ĉiuj, kiuj trinkis tiun akvon antaŭe, pri la komplika vojaĝo de akvo tra estaĵoj, flua kaj senĉesa… Kiam ni ĝin trinkas, trinkas ni ĉielon, montojn, herbejojn, plantojn kaj bestojn, ni tostas kun trinkintoj, kun trinkantoj kaj trinkontoj. Jen la vivo.

Corrections · 0

Don’t miss out on the opportunity to learn a language from the comfort of your own home. Browse our selection of experienced language tutors and enroll in your first lesson now!

Start Learning Today